Marĉelo

salutas Vin !

Hrvatski  English  Deutsch  Italiano  Esperanto

IstraGuides::Marĉelo Trampuh::Ĉiĉerono::Istrio::KroatioSaluton! Mi nomiĝas Marĉelo kaj salutas ĉiujn konatajn kaj ankoraŭ nekonatajn amikojn.
Mi esperantiĝis jam en la jaro 1974-a tiam studento vivinte en la urbo Rijeka (Fiume). Nun mi vivas en mia naskiĝvilaĝo Kaŝtelir apud Poreĉ (Istrio). Nun mi okupiĝas pri ĉiĉeronado. Krome, mia aldona okupo estas vinfarado. Nome, mi zorgas pri eta vinberĝardeno kaj ankaŭ produktas vinon (Istria-n Malvazio-n) en la propra kelero. Mia ĝojo estas ankaŭ malgranda olivĝardeno kiu troviĝas kune kun la vinberĝardeno proksime de mia domo.
Parolante pri Istrio, mi dividas opinion de multoj ke ĝi estas "terra magica" au "magia tero" kiu per sia milda klimato, apudeco de maro, interesaj urbetoj, naturaj fenomenoj kaj historiaj monumentoj (mi menciu nur La Romian Amfiteatron en Pula kaj Eŭfrazian Bazilikon en Poreĉ). Ĉiujare miloj kaj miloj dezirante sunon kaj akvon vizitas Istrion trovante sian ripozon de ĉiutagaj problemoj.
Mi menciu ankaŭ niajn historiajn vinojn: Malvazio Istria kaj Teran; olivan oleon - la plej bonan kaj sanan de ĉiuj oleoj; la faman fungon tartufo blanka (Tuber album Balbis) - reĝo de kuireoj kaj multegajn odorojn de niaj kuirarto. Oni ne povas priskribi tiujn belecojn, oni devas travivi kaj gustumi ilin.
Mi ofertas mian helpon al vi malkovri tiujn belecojn.

 

Kontakto:

Trampuh Marĉelo

GSM: +385 91 528 34 91

HOME    ISTRAGUIDES